Namangano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Namangano
uzbeke Namangan (antaŭe cirile Наманган)
urbo
Oficiala nomo: Namangan
Lando Flago de Uzbekio  Uzbekio
Rivero Sirdarjo
Situo Namangan
 - koordinatoj 40°59′43″N 71°40′21″E  /  40.99528°N, 71.6725°O / 40.99528; 71.6725 (Namangano)
Loĝantaro 449 200 (2011)
Horzono UTC+5
 - somera tempo UTC+6
Situo kadre de Uzbekio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Uzbekio
Situo kadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Azio

Namangano (uzbeke Namangan, antaŭe per cirila alfabeto Наманган) estas urbo en la oriento de Uzbekio. Komence de la jaro 2011 en la urbo vivis preskaŭ 449 200 loĝantoj, kaj sekve temas pri la dua plej granda urbo de Uzbekio. La urbo situas 280 kilometrojn oriente de la urbo Taŝkento en la nordo de la Fergana Valo kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma provinco Namangano. Ene de la pluretna Fergana Valo, ĝi estas centro de uzbekoj en teritorio pri kies posedo forte interesiĝas Taĝikio kaj Kirgizio. La urbo estas regiona centro de islamo.

Sude de la urbo la riveroj Narin (Naryn) kaj Karadarjo (Qoradaryo) kunfluas kaj kreas la riveregon Sirdarjo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Namangano, grava industria centro, situas en regiono kun signifaj provizoj de nafto, oro kaj kvarco. La urbo estas centro de naftoindustrio, kaj proskime situas minejo de antimono. Agrikulture kultiviĝas precipe kotono, fruktoj kaj legomoj. La akvon por tiu (akvointensa) agrikulturado la "norda fergana kanalo" prenas el la rivero Sirdarjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko Namangano konatas ekde la 15-a jarcento. Meze de la 18-a jarcento la urbo estis parto de la Ĥanlando Kokando. Post armea anektiĝo fare de la Rusia Imperio en 1876 en la regiono establiĝis kultivado de kotono. En 1926 forta tertremo skuis la urbon. Ankaŭ en la sovetuniaj jardekoj ekde la jaro 1920 islamaj kutimoj kiel la vualigo de virinaj vizaĝoj restis ĝis la 1960-aj jaroj.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la vidindaĵoj en Namangano estas natura kaj historia muzeoj, la maŭzoleo Hoĝa Amin Kabri el la 17-a/18-a jarcento kaj la madraso Mulao Kirgiz el 1910.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marianne Kamp: The new Woman in Uzbekistan. Islam, Modernity, and Unveiling under Communism. Seattle, London: University of Washington Press 2006. ISBN 978-0-295-98644-9
situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo