Bubo
Por la birdoj de la genro Bubo vidu Bubo.
Bubo laŭ PIV estas
- seneduka, petola knabo,
- infanmensa, krudgesta homo, aŭ
- fanto (en kartludo, la figuro malsupera al la damo).
Bubaĉo, kiel plifortigo de la unua signifo, estas aparte seneduka kaj malbonkonduka bubo. Metafore tian bubaĉon laŭ PIV ankaŭ eblas ekzemple nomi "huligano".
[redakti] Etimologio
La vorto devenas de la germana vorto "Bube", kiu ekde la 20-a jarcento konsideriĝas dialektisma kaj nur estas uzata en suda Germanio (sude de la rivero Majno) kaj en la senco de "fanto". Ankaŭ la vorto Knabe, kiu estis la modelo por la esperanta vorto knabo, malmodiĝis. En la moderna altgermana lingvo kutimas la vorto "Junge", kiu laŭ etimologio havas la signifon "junulo", kvankam restas iuj sudgermanoj, kiuj konsideras tiun vorton "nordgermana" kaj pledas por daŭra uzo de la vorto "Bube" en suda Hesio, Baden-Virtembergo kaj Bavario.
Sen rilato al la vorto bubo estas la vorto belzebubo (hebree בעל זבוב), en moderna lingvouzo sinonimo por diablo. Tiu vorto estas juda (kaj biblia fivortigo de la vera nomo בעל זבול Baal Zebul (Estimata Sinjoro), por moki pri la dio Baalo kaj liaj adeptoj, kaj sekve iĝis kristana fivorto por ĉiu kontraŭ-dia.
