Burĉela stepkoko
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Pterocles burchelli Sclater, 1922 |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Burĉela stepkoko (Pterocles burchelli) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.
Disvastiĝo [redakti]
Ĝi troviĝas en sudcentra Afriko kaj pli precize en Zambio, Zimbabvo, Bocvano, Angolo, Namibio kaj Sudafriko. Temas pri loĝanta specio.
Aspekto [redakti]
Ĝi havas nigran grandan okulon kun ankaŭ granda kaj larĝa flava okulringo; la resto de la vizaĝo estas grizblua, pli blueca en la gorĝo. La brusto estas bruna kaj simile la resto de la korpo. Tiu specio malhavas brustan strion malkiel aliaj stepkokoj. La supraj partoj estas brunaj, sed miksas helbrunajn kaj malhelbrunajn plumajn makuletojn, dum plej rimarkindaj estas blankaj punktoj en kolo kaj dorso.
Referenco [redakti]
- BirdLife International 2004. Pterocles burchelli. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.
