Burĝa turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burĝa turo
observturo
Lando Germanio vd
Situo Gotha
Situo
Geografia situo 50° 57′ 37″ N, 10° 39′ 58″ O (mapo)50.960310.6662Koordinatoj: 50° 57′ 37″ N, 10° 39′ 58″ O (mapo)
Burĝa turo (Turingio)
Burĝa turo (Turingio)
DEC
Burĝa turo
Burĝa turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Burĝa turo
Map
Burĝa turo
vdr
Bürgerturm - datenoj teknikaj

Burĝa turo (germane: Bürgerturm) sur Galberg-monto apud Gotha, Germanlando, estas belvidejo starigita en 2009. Ĝi ofertas longdistancajn rigardojn sur Turingion. Temas kvazaŭ pri posteula turo de la iama Arnoldi-turo forigita en la 1972-a jaro de sovetianoj.

La nuna turo[redakti | redakti fonton]

En 1998 kolektiĝis amikara klubo nomita Bürgerturm-Verein Gotha. La engaĝiĝantoj taksis sin ideaj heredantoj de la Gotaa Plibeligsocieto ekzistinta inter 1872 kaj 1945. Ĉefa tasko ilia estu restarigo de panoramdona turo sur Galberg (parto de Krahnberg) situanta nordokcidente de Gotha. Kun apogo de la endistrikta Ŝparkaso monkolektado sukcesis. En la 18.9.2008 la fundamenta ŝtono metitis por elrigardoturo ĉe loko nomita Inselsberg-belvedero, troviĝanta sur alteco de 398 metroj de super la mara nivelo. En la 18.4.2009 la laboroj finitis kaj en la 13.6.2009 fariĝis la inaŭguro oficiala de la nova konstruaĵo.

Temas pri turo 34,75 metrojn alta, kuŝanta sur tri ŝtalaj kolonoj. La elegantega konstruaĵo havas tri platformojn en alteco de 10, 20 kaj 30 metroj. La fundamento pezas 237 tunojn, la turo sole 42 tunojn.

La 158 ŝtupoj surgrimendaj (helika ŝtuparo) portas nomojn de mondonacintoj. Sume la tuto kostis ĉirkaŭ 300.000 eŭroj.

La panoramo ne limiĝas je la proksimaj ĉirkaŭaĵoj de la urbo sed komprenas norde grandan parton de la Turingia Baseno ĝis Brocken, oriente vidon ĝis Ettersberg (apud la iama koncentrejo Buchenwald) kaj sude vidon ĝis la kresto de la Turingia Arbaro-

Ĝi atingeblas disde la gotaa urbokerno tra la stelobservejo kaj la restoracio Berggarten, en la direkto de Krahnberg.

Historiaj informoj pliaj[redakti | redakti fonton]

Ernst Friedrich Arnoldi, patro de la fama Ernst-Wilhelm Arnoldi, instigis forstigon de la tiam kalva Galberg-monto (=Galgenberg, do "monto de la pendumilo") je la fino de la 18-a jarcento. La rezulto nomiĝis Berggarten/Monta ĝardeno. Vidvino lia, Sabine Elisabeth Arnoldi, starigis en 1829/30 arkitekture interesan turon de alteco de 25 metroj samloke. En 1872 la heredantoj donacis la teritorion kun turo kiel "fondaĵon" al la urbo Gotha kondiĉe ke la urbo ekzorgu pri la ripozumareo kaj la turo. Post 1945 la turo kadukiĝis kaj en 1972 ĝi forigitis estante en neenirebla trejna areo de la Ruĝa Armeo.

Monumentoj sur Galberg[redakti | redakti fonton]

  • Arnoldi-memorigŝtono, eta obelisko apud la iama turo, je honoro de Ernst Friedrich Arnoldi
  • Arnoldi-familimemorigŝtono, pro ties donaco farita en la 1872-a jaro
  • Memoriĝaĵo en formo de kalkŝtonpilastro kun enskribaĵo "Standort Arnolditurm 1830–1972. Bürgerturmverein e.V." - ĝi estas de 2003, okaze de la 225-a datreveno naskiĝtaga de Ernst-Wilhelm Arnoldi eingeweiht.

Ĉiuj tri aĵoj estiĝis danke al engaĝiĝo de societanoj de Bürgerturmverein.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bürgerturm (Gotha) en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Gothaer bauen ihren Aussichtsturm, den „Bürgerturm“. Hrsg. Bürgerturm-Verein, Gotha 2008
  • Einmaliger Rundblick. Bürgerturm Gotha. Bürgerturm-Verein Gotha, 2009
  • Kamen Pawlow und Mathias Wenzel: Das sehenswerte Gotha. Gotha 2006. ISBN 3-00-019345-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]