Saltu al enhavo

Burgo de Osma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo de Osma

Flago

Blazono

Flago Blazono
Nokta vido de la katedralo kaj murego de Burgo de Osma
Nokta vido de la katedralo kaj murego de Burgo de Osma
municipo en Hispanio
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono Kastilio kaj Leono
Provinco Soria
Komarko Burgo de Osma
Poŝtkodo 42300
Areo 289,07 km²
Alteco 956 m.
Distanco 59 km de Soria
Loĝantaro 5032 loĝ. (2004)
Retejo https://www.burgodeosma.com
Burgo de Osma en la provinco Sorio
Situacio de Burgo de Osma en Sorio
vdr


Burgo de Osma estas urbo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco de Sorio.

La oficiala nomo estas El Burgo de Osma - Ciudad de Osma. Osma estas la malnova urbo, mezepoka, dum Burgo de Osma estas la pli moderna apuda loĝloko. La urbo estas protektita kiel Monumenta Urbo.

La urbo situas je 60 km sudokcidente de la urbo Sorio. La tuta loĝantaro estas 5.068 homoj, laŭ la censo de 2005). La areo de la municipo estas 289,35 km² kaj loĝdenso 17,47 km².

Historio

En la proksimeco de la urbo, sur monteto Cerro Castro, troviĝis la antaŭromia arevaka urbo Ŭama. Ĝi daŭris dum romia okupado, kion montras la arĥeologiaj restaĵoj.

Dum visigota epoko, la nomo de la urbo ŝanĝiĝis al OxomaOsoma, kaj ĝian gravecon montras ĝia elekto kiel episkopejo en la jaro 597. La islama invado konservis la prosperon de la urbo, nun sub la nomo Waxsima; de tiu epoko restas araba gvatturo en la monteto Ŭama.

En la 10-a jarcento la urbo estis rekonkerita de la kristanaj trupoj. Komence de la 12-a jarcento komenciĝas la konstruado de romanika katedralo, kiu unu jarcenton poste lasos lokon al nova gotika katedralo, ankoraŭ nun unu el la atrakciaĵoj de la urbo.

Eniro al la urbo.

Eksteraj ligiloj