Buster Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George „Buster“ Cooper (naskiĝis la 4-an de aprilo 1929 je Sankt-Peterburgo (Florido) en Florido) estas usona ĵaza trombonisto de svingo.

Vivo

Buster Cooper lernis ĉe Gimnazio Gibbs en Santa-Peterburgo kaj muzikis komence en lokaj orkestroj, ekzemple en la bando de Nat Towles en Teksaso. En 1950 li iris al Novjorko, studante tie ĝis 1952 ĉe Lernejo Hartnett. Ekde 1952 ĝis 1955 li muzikis kun Lionel Hampton kaj koncertaris kun ties bando en Eŭropo fine de 1953. Post li laboris en la dombando de Teatrejo Apolo en Harlemo, muzikis ĉe Benny Goodman kaj formis kun sia frato, basinstrumentisto Steve Cooper, propran bandon nome Coopers Brothers Band. Inter 1962 kaj 1969 li apartenis al la Orkestro Duke Ellington. En 1973 li transloĝigis al Los-Anĝeleso, kie li muzikis kun lokaj bandoj. Pli malfrue li denove koncertis kun Hampton kaj en la lastaj jaroj kun T. S. Monk. Krome li kunverkis surdiskigojn de Duke Ellington, de Prestige Blues Swingers, de Arnett Cobb kaj aliaj. Eĉ ĝis en la 2010-aj jaroj li regule prezentis en Sankta-Peterburgo.[1]

Konsultlibraj notoj

Eksteraj ligiloj

Referenco

  1. Raporto ĉe baynews9.com