Butaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Butaĵobuto estas grundoformiĝo, per kiu oni kovras malsuprajn partojn de la planto. Plej konataj ekzemploj estas la terpomo kaj arakido. La butoformado celas pli riĉan elformiĝon de la subteraj tuberoj, nuksoj tiel oni plurfoje formas butojn ĉe la arakido, post la floradoj.

Oni faras la buton tradicie per sarkilo, speciala butilo, aŭ plej moderne sur grandaj bienoj per specialaj maŝinoj.

Oni ankaŭ uzas butaĵan kultivadon por multobligo de diversaj plantoj, kiuj estas genereblaj per stikaĵoj (ekz. vito). Tiukaze la butaĵo altas je 5–8 cm kaj protektas kontraŭ la malfruaj frostoj (printempe kaj aŭtune), elsekiĝo kaj helpas la radikiĝon.

Butaĵa kultivado de la vitoj okazas, ĉar la grundo pli bone varmiĝas per buto kaj la vinberaro ne tuŝas la grundon, tiel malpli putriĝas, malsaniĝas.

Butilo estas tiu laborilo, kiu konsistas el maldika, metala plato laŭlarĝe metita sur longa tenilo, uzata por buti.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]