Caipira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de caipira (1893), Almeida Júnior

Caipira (IFA: [kajˈpiɾɐ] Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas brazila portugala vorto el la malnova tupia lingvo ka'apirkaa - pira, signifante "veprohakisto". Ĝi estas uzata por paroli pri loĝantoj de kamparaj, foraj partoj de Brazilo, kaj la Vortaro Túlio Flores tradukas ĝin kiel "enlandano", "kamparano" aŭ "simplulo".[1] Foje tia esprimo estas vidata kiel fiiga vorto kiam uzata por priskribi aliulojn, sed ankaŭ estas uzata kiel memidentigilo, sen malbonaj sencoj. En la tradiciaj juniaj festoj, multaj urbanoj vestiĝas kiel kliŝaj caipiras.

Tiu vorto ankaŭ estas uzata por grupo de dialektoj de la portugala lingvo en la subŝtatoj San-Paŭlio kaj najbaraj areoj en Suda Mato-Groso, Gojaso, suda Minas-Ĝerajso, kaj parte Paranao. Etende, la vorto caipira ankaŭ povas esti aplikata al la diversaj kulturaĵoj de la caipira-gento, ekzemple sia muziko. La etiga formo devenita el caipira, caipirinha, estas tutmonde konata koktelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vortaro Túlio Flores - C. Vortaro Túlio Flores. Alirita 6 majo 2016.
  • Cândido, Antônio. Os parceiros do Rio Bonito Sp, José Olympio, 1957.
  • Monteiro Lobato, José Bento de. Urupês, Editora Monteiro Lobato e Cia., 1923.
  • Nepomuceno, Rosa., Música Caipira, da roça ao rodeio, Editora 34, 1999.
  • Queiróz,Renato da Silva. Caipiras Negros no Vale do Ribeira, Editora da USP, 1983
  • Pires, Cornélio . Conversas ao pé do fogo - IMESP, edição fac-similar, 1984.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]