Camila Giorgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camila Giorgi
tenisisto
teniso
unuopa teniso • duopa teniso
Nomo Camila Giorgi
Naskiĝo la 30-an de decembro 1991 en Macerata,  Italio
Alto 168 cm
Pezo 54 kg
Medaloj
vdr

Camila Giorgi (30-an de decembro 1991) estas tenisistino el Italio. Ŝi komencis tenisadi je kvinjara aĝo. Ŝia favorata tenisejo estas durgrunda. Giorgi ludas dekstramane kaj havas dumanan mandorsan baton.

En 2006 ŝi ludis sian unuan ITF-turniron, en 2009 ŝi gajnis siajn unuajn ITF-turnirojn, en Katowice kaj Toronto. En 2014 ŝi por la unua fojo estis en la WTA-finalo en Katowice kaj en Linz.

Giorgi apenaŭ aktivas en duopa ludo; ŝi koncentriĝas je unuopa ludo.

Camila Giorgi en 2011