Camillo Rusconi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camillo Rusconi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1658 (1658-07-14)
en Milano
Morto 8-an de decembro 1728 (1728-12-08) (70-jaraĝa)
en Romo
Ŝtataneco Duklando de Milano
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Camillo RUSCONI (Milano, 1658 - Romo, 1728), estis itala baroka skulptisto.

Sankta Andreo, Baziliko Sankta Johano de Laterano, Romo.

Li skulptis la statuojn de Sankta Johano la Baptisto, Johano la Apostolo, Sankta Mateo kaj Sankta Andreo por la Baziliko Sankta Johano de Laterano pro mendo fare de la papo Klemento la 11-a, laŭ desegnoj de Carlo Maratta. Alia prestiĝa mendo estis tiu de la funebra monumento de la papo Gregorio la 13-a (1715 - 1723) por la Baziliko Sankta Petro, farita tute el blanka marmoro laŭ la stilo de la tombo de la papo Leono la 10-a de Alessandro Algardi. Rusconi kunlaboris ankaŭ por la statuo el marmoro de Forto en la tombo de Bartolomeo Corsini, en la kapelo Corsini de Baziliko Sankta Johano de Laterano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enggass, Robert, Early eighteenth century sculture in Rome: an illustrated catalogue raisonné, London 1976
  • Elkan, A. L., Camillo Rusconi (1658 - 1728), ein Beitrag zur römischen Skulptur des Spätbarocks, Universität Köln, Diss., 1924
  • Tamborra, G., «Camillo Rusconi : scultore ticinese 1658 - 1728», en "Bollettino storico della Svizzera italiana", 100 (1988), págs. 5-56