Canción de cuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Canción de cuna (filmo))
Canción de cuna
filmo
Originala titolo Canción de cuna
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Manuel Rojas
Reĝisoro(j) José Luis Garci
Scenaro José Luis Garci • Horacio Valcárcel
Rolantoj Alfredo Landa • Fiorella Faltoyano • Amparo Larrañaga • Maribel Verdú • Carmelo Gómez • María Massip • Virginia Mataix • María Luisa Ponte • José Luis Garci • Diana Peñalver
Honorigoj Q21768390 • Fotogramas de Plata for best leading actor (film)
IMDb
vdr

Canción de cuna (Lulkanto) estas hispana filmo de 1994 reĝisorita de José Luis Garci kun ĉefaktoroj Alfredo Landa, Fiorella Faltoyano, Amparo Larrañaga, Carmelo Gómez kaj Maribel Verdú. Ĝi estas bazita sur la samnoma teatraĵo de María Lejárraga kaj estis premierita la 15an de aprilo 1994. Estas kvar kinaj versioj antaŭaj, nome de jenaj jaroj: 1933, 1941, 1953 kaj 1961.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĵusnaskiĝintino, nome Teresa (Maribel Verdú) aperas abandonita ĉe la pordo de konvento en Hispanio fine de la 19-a jarcento. La tieaj monaĥinoj, estritaj de abatino Teresa (Fiorella Faltoyano) apogita de la cetero de la koleginoj nome Marcela (Amparo Larrañaga), Vicaria (María Massip), la novicestrino (Virginia Mataix), Juana de la Cruz (Diana Peñalver) kaj Tornera (pordistino, María Luisa Ponte) decidas entrepreni ŝian edukadon konvinkinte don José (Alfredo Landa), la loka kuracisto, ke li adoptu ŝin laŭleĝe. La infanino, kreskiĝas ene de la muroj de la konvento kaj plenkreska, ŝi konis la junan Pablo (Carmelo Gómez), al kiu ŝi enamiĝas kaj edziniĝas, ekfarante novan vivon en Ameriko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fiorella Faltoyano Madre Teresa
  • Carmelo Gómez Pablo
  • Alfredo Landa Don José
  • Amparo Larrañaga Sor Marcela
  • Diana Peñalver Juana de la Cruz
  • María Luisa Ponte Tornera
  • Maribel Verdú Teresa
  • María Massip Vicaria
  • Virginia Mataix Novicestrino

Referencoj[redakti | redakti fonton]