Cargados Carajos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Cargados Carajos
parto de la insularo, vidata de la ISS
parto de la insularo, vidata de la ISS
atolo • unua-nivela administra teritoria unuo • administra divido de Maŭricio • grupo de insuloj
Akvejo Hinda Oceano
Insularo Maŭricio
Geografia situo 16° 35′ S, 59° 37′ O (mapo)-16.58333333333359.616666666667Koordinatoj: 16° 35′ S, 59° 37′ O (mapo)
Cargados Carajos (Maŭricio)
Cargados Carajos (Maŭricio)
DEC
Cargados Carajos
Cargados Carajos

Map

vdr

Cargados CarajosSaint Brandon estas insularo apartenanta al la insularo Maskarenoj en la Hinda Oceano oriente de Afriko kaj de Madagaskaro. Ĉiuj insuloj de la maskarena insularo apartenas al la Respubliko Maŭricio, escepte de la insulo La Réunion, kiu konsistas el franca transmara departemento (département d'outre mer aŭ DOM). La insularo Cargados Carajos troveblas 430 km nordoriente de la ĉefa insulo Maŭricio. Krom la plej granda insulo, Île Raphael, loĝata de iom pli ol 35 loĝantoj, la restaj 21 insuloj de la insularo estas sen daŭraj loĝantoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La insularo ricevis sian nomon Cargados Caralhos [karGAdos kaRAĝos] en 1506 fare de portugalaj navigistoj. En la mondmapo de Samuel Dunn de 1794 ĝi nur nomiĝis Cargados, kaj en anglalingva libro de 1801 pri Maŭricio fare de Charles Grant angle nomatis Cargados Carayos. Post kiam en 1810 la brita mararmeo okupis la insularon kun sia ĝis tiam franclingva loĝantaro, la nomo estis ŝanĝita al anglalingva formo Cargados Carajos Shoals, por reteni la originan portugalan prononcon [karGAdos kaRAĝos]. Kvankam oni povus supozi laŭ la ortografio ke la nomigo "Cargados Carajos" povus esti hispana, hispanoj neniam ludis rolon en la historio de la insularo. Caralho en la tiama portugala marista lingvaĵo estis la nomo de gvatnesto supre de velŝipa masto, ne havis iun obscenan signifon kiel en la nuntempa lingvo, kaj cargados caralhos aŭ en pli bona vortordo caralhos cargados simple signifis "sarĝitaj gvatnestoj". Eble tio iom troigite indikis pri velŝipoj "ŝarĝitaj per varoj preskaŭ ĝis la gvatnesto" - la interpreto ne certas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


[[