Carl August von der Meden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Carl August von der Meden (naskiĝis la 6-an de decembro 1841; mortis la 23-an de majo 1911) estis pionira germana tenisisto kaj inter la jaroj 1902 kaj 1911 la unua prezidanto de la Germana Tenisa Ligo ("Deutscher Tennis-Bund").

Li loĝis en Hamburgo kaj dum vojaĝo al Anglio dum la 1860-aj jaroj konatiĝis kun la tiutempe nova sporto. La ekde la jaro 1914 ĉiujare organizata turniraro inter diversklasaj teamoj de tenisaj kluboj de Germanio, en kiuj teamoj ludas en diversaj regionaj zonoj ĝis tutnacia nivelo, laŭ li nomatas "Medenspiele".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]