Carl Ludwig Willdenow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Ludwig von Willdenow

Carl Ludwig WILLDENOW (n. la 22-an de aŭgusto 1765 en Berlino; m. la 10-an de julio 1812 same en Berlino) estis germana botanikisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas "WILLD.".

Vivo

Post lernado de la metio de apotekisto en Langensalza li ekde la jaro 1785 studis medicinon kaj botanikon en la universitato de Halle kaj tie doktoriĝis dum la jaro 1789. Sekve li laboris kiel apotekisto en Berlino, sed samtempe ekde la jaro 1789 ankaŭ estis profesoro pri naturhistorio en la urba "kolegio medicina-kirurgia" ( collegium medico-chirurgicum). Ekde la jaro 1801 li estis membro de la Prusia Akademio de Sciencoj kaj docento pri botaniko en la nove fondita Universitato Berlino. Dum 1810 li iĝis direktoro de la botanika ĝardeno de Berlino. Ekde 1811 li laboris en Parizo, kie li klasifikigis kaj sistemigis la trovitajn plantojn, kiujn alportis la natursciencisto Alexander von Humboldt el Sudameriko.

El Parizo li sekvajare revenis pro malsano al Berlino kaj mortis tie mallonge post la reveno. Carl Willdenow estis inter la plej signifaj sistematikistoj de biologio de sia epoko kaj konsideriĝas inter la modernaj (re)fondintoj de la botanika subfako "arboscienco" aŭ fake dendrologio.

Honorigoj

Honore al la sciencisto, la biologia genro Willdenowia (THUNB.) el la planta familio de restionaceoj baptiĝis laŭ li. Ankaŭ la biologia faka gazeto Willdenowia, kiu aperas ekde la jaro 1953, estas nomata laŭ li.

La botanika ĝardeno de Berlino regule honorigas meritajn botanikistojn per la "Willdenow-medalo".

Verkoj

  • Florae Berolinensis prodromus (1787)
  • Grundriß der Kräuterkunde (1792)
  • Berlinische Baumzucht (1811)
  • Linnaei species plantarum [...] (1798-1826, 6 volumes)
  • Anleitung zum Selbststudium der Botanik (1804 ; 4. Aufl. 1832)
  • Enumeratio plantarum horti regii botanici Berolinensis (1809)
  • Hortus Berolinensis (1816)