Dendrologio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La dendrologio (el la antikvaj grekaj. vortoj δένδρον (dendron) „arbo“ kaj λόγος (lógos), "instruo, scienco") estas la instruo pri la arboj kaj arbustoj. Temas pri subfako de la scienco botaniko, kiu traktas la lignoriĉajn plantojn, aparte arbojn, arbustojn kaj iujn grimpajn plantojn.

Ĉar la lignoriĉaj plantoj apartenas al tre malsamaj taksonoj, kaj aliflanke ene de pluraj unuopaj plantaj genroj ekzistas lignaj kaj senlignaj plantoj, la utilo de pure dendrologia klasifiko estas tre limigita. La fokuso de esploro kaj apliko de la subfako estas la kultivo de ligno unuflanke kaj la esploro de la kultura utiligo de arboj kaj arbustoj kiel dekoraj plantoj en parkoj kaj ĝardenoj. Tial la dendrologio precipe atentiĝas aparte en forsto- kaj ĝardeno-sciencaj institucioj.

Kiel antikva fondinto de la dendrologio konsideriĝas la greka filozofo kaj natursciencisto Teofrasto de Eresos, kiel moderna refondinto aŭ remalkovrinto de la scienco la germano Carl Ludwig Willdenow.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  informoj pri dendrologio kaj botanika identigo de arboj (angle)
Ekstera ligilo  informoj el la retejo inforets (france)
Ekstera ligilo  retejo de la Germana Dendrologia Societo (germane)
Ekstera ligilo  retejo de la Svisa Dendrologia Societo (germane, france kaj angle)
Ekstera ligilo  internacia arkivo pri arboj (germane)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj