Carl Wictor Sjögren

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Carl Wictor SJÖGREN (naskiĝis la 12-an de januaro 1879 en Karlstad) estis sveda asekura oficisto kaj urba konsilanto en Sundsvall. Li esperantiĝis en 1904 kaj estis delegito de UEA de 1910 ĝis 1929. Sjögren estas kunfondinto de Amika Rondo en Sundsvall, 1927. Li gvidis prelegojn kaj kursojn, interalie de eksterlandaj esperantistoj, kaj verkis artikolojn.