Carmina Burana (Orff)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rado de Fortuna.

Plej fama verko de Carl Orff, Carmina Burana baziĝis je Carmina Burana, grava kolekto de latinaj kaj fru-germanaj goliardaj poemoj, trovitaj en 1803 en la biblioteko de la benediktana monaĥejo de Benediktbeuern.

Historio de la teksto

La poemoj, skribitaj de monaĥoj kaj vagantaj menestreloj, plaĉis al Orff pro siaj humuraj aŭ malgajaj, simplaj, eĉ iom vulgaraj, sed samtempe neatendite profundaj versoj. Li elektis ĉirkaŭ 20 el ili, en kiu rolis la rado de fortuno, kaj aranĝis ilin kiel kantojn por ĥoro kaj soloisto, kun akompanado de instrumentoj kaj "magiaj bildoj".

Fonoj muzikaj

Tiu ĉi verko estas rezulto de serĉo de Orff por elementa forto de muziko. Ĝi ebligas la aŭskultanton senti muzikon en ĝia seneskapa, primitiva potenco. Do, goliarda poezio, kiu salutas amon, vinon kaj senzorgan vivon, samtempe priŝercante la kleraron, estis perfekta fono por deziro de Orff malkovri primitivan muzikecon, kiun, li kredis, ĉiu homa estaĵo posedas. Por tiu ĉi verko Orff forĵetis melodiajn kaj harmoniajn disvolvojn de sia tempo kaj esprimis siajn muzikajn ideojn tra simplaj, facile memoreblaj ritmaj figuroj - la malkovro, kiun multaj trovis nerezistebla. La "primitivismo" de Carmina Burana, tamen, estas nur ŝajna, kaj ĝia profunda ŝatebleco estas ne nur fizika.

Partoj

Carmina Burana estas unua parto de trilogio de kantatoj, nomita Trionfi (Triumfoj), ĉiuj baziĝas je latinaj tekstoj. La du aliaj partoj estas Catulli carmina kaj Trionfo di Afrodite. Ekde la unua performo en 1937 ĝi estis stila revolucio kaj gajnis vastan famon por Orff. Orff rigardis na Carmina Burana kiel la veran komencon de sia kariero, kaj eĉ ordonis la publikiston detrui ĉiujn liajn pli fruajn verkojn (feliĉe, tiu ĉi ordono estas ignorita).

Vidu ankaŭ