Carreteras secundarias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carreteras secundarias
filmo
Originala titolo Carreteras secundarias
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 28 nov. 1997
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Emilio Martínez-Lázaro
Scenaro Ignacio Martínez de Pisón
Filmita en El Port de la Selva • Begur • Sa Tuna • Cape of Creus • Figueres • Santa Margarida
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Antonio Resines • Fernando Ramallo • Miriam Díaz-Aroca • Maribel Verdú • Luciano Federico • Jorge Sanz • Roque Baños • Antonio de la Torre • José Ángel Egido • Maite Blasco • Alicia Hermida • Ramón Langa • Montserrat Carulla
IMDb
vdr

Carreteras secundarias (Duarangaj ŝoseoj) estas hispana ŝosefilmo de 1997 reĝisorita de Emilio Martínez Lázaro kun ĉefaktoroj Antonio Resines, Fernando Ramallo, Miriam Díaz Aroca, kaj Maribel Verdú. Carreteras secundarias estas filmo bazita sur la samnoma novelo de Ignacio Martínez de Pisón. Ĝi ricevis kelkajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Felipe, 15-jaraĝa adoleskulo, kaj lia patro veturas tra Hispanio de 1974 per Citroën DS, plej bone konata kiel Tiburón (ŝarko), kiu estas ilia nura posedaĵo. Felipe neniam konis sian patrinon, ĉar ŝi mortis nur kelkajn jarojn post lia nasko, kaj lia patro ofte havas ekfianĉinojn kiuj por Felipe ne egalus al lia patrino. Lia vivo estas kontinua translokiĝo tra marbordaj loĝejoj de senhoma aspekto for de la ferisezono. En ĉiu epizodo, ĉiam okazaĵo montras diversajn aspektojn kaj sintenojn de la vivo de la patro de Felipe kiujn li ne komprenis, kaj kiuj iel enmetis ilin en novaajn serĉojn en la vojo. Kiam ili devigas sin ŝanĝi de itinero kaj malproksimiĝi el la maro, iliaj vivoj radikale ŝanĝiĝas tutkomplete.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carreteras secundarias en la hispana Vikipedio.