Catharina J. Roskes-Dirksen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catharina J. Roskes-Dirksen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1885 (1885-02-23)
Morto
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Gefratoj Julia C. Isbrücker vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Methodisch Leerboek voor de Internationale Taal Esperanto, 1931

Catharina J. ROSKES-DIRKSEN (naskiĝis la 23-an de februaro 1885 en Rotterdam), estis nederlanda Esperantistino de 1907.

Roskes-Dirksen propagandis kaj gvidis kursojn. Kun sia fratino Julia Isbrücker ŝi verkis lernolibron. Ŝi estis landa sekretariino de la Vegetara Ligo Esperantista de 1921. Verkis vivokantetojn kaj aliajn kantojn. Ŝi estas premiita kaj menciita de la Internaciaj Floraj Ludoj en Katalunujo en 1926, 1927 kaj 1928, i.a. per ŝiaj poemoj Simile al la mar' [1] kaj Kristnasko[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flandra Esperantisto, jan. 1930, p. 104.
  2. Flandra Esperantisto, dec. 1930, p. 81.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]