Catherine Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catherine Bach
Persona informo
Naskonomo Catherine Bachman
Naskiĝo 1-an de marto 1954 (1954-03-01) (70-jaraĝa)
en Warren, Ohio,  Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Encino vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Stevens High School vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1974– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Catherine BACH (denaske Catherine Bachman; 1a de Marto, 1954)[1] estas usona aktorino. Ŝi estas konata ĉefe pro la ludado de la roluloj Daisy Duke en la televida serio The Dukes of Hazzard kaj Margo Dutton en African Skies.[2] En 2012, ŝi aliĝis al la aktoraro de la televida serio de CBS nome The Young and the Restless kiel Anita Lawson.[3]

La unua apero de Bach en kino estis en la murdomistera filmo de Burt Lancaster de 1974 nome The Midnight Man, filmita en la nordo de Suda Karolino en 1973, en kiu ŝi ludis la rolon de murdita studentino, Natalie Claiburn. Ŝia sekva rolo estis Melody en la filmo de 1974 nome Thunderbolt and Lightfoot en kiu protagonistis Clint Eastwood.

Bach aliris al aktorelektado por The Dukes of Hazzard pere de sia edzo.[4] La produktoroj serĉis iun similan al Dolly Parton, kaj kvankam ŝi tia ne aspektis, ŝi estis dungita por la rolo.[5] Kvankam la produktoroj proponis altkoluman puloveron kaj jupon, Bach petis vesti T-ĉemizon kaj tre mallongan ĝinzan ŝorton.[6] Bach dekomence dubis pri la mallongan ĝinzan ŝorton, dirannte, ke ŝi ne vestos ĝin en restoracia sceno. Kun la produktoroj ŝi vizitis apudan restoracion kaj trafis kelnerinon vestantan "malgrandan kupon kongruan kun la tablotoloj!".[4] Tiu stilo de mallonga ĝinza ŝorto estas nune populare konata kiel "Daisy Dukes" reference al la samnoma rolulo ludita de Bach en la programo. Ŝi stelulis en The Dukes of Hazzard kun Tom Wopat, John Schneider kaj James Best.

Je sugesto de la produktoroj de la programo, Bach pozis kiel Daisy Duke por afiŝo, kiu estis vendita je 5 milionoj da ekzempleroj.[7] Tiu afiŝo iam okazigis etan perturbeton kiam Nancy Reagan vidis ĝin kiam Bach vizitis la Blankan Domon kun unu ekzemplero kiel donaco por unu el siaj iamaj instruistoj kiuj tiam estis laboranta tie.[8]

Kiam ŝi stelulis en The Dukes of Hazzard, ŝiaj kruroj estis asekuritaj je unu miliono da dolaroj.[9] En 1985, ŝi estis modelo por la pru-figuro de skuno Californian.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Close Up: Catherine Bach". Ocala Star-Banner. 2a de Septembro, 1988. Alirita la 1an de Majo, 2010.
  2. "Dukes Fest", The Age, 1a de Aŭgusto, 2004.
  3. Catherine Bach joins Y&R;! [sic]. Arkivita el la originalo je 15a de Januaro, 2012. Alirita 13a de Januaro, 2012. Arkivigite je 2012-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-15. Alirita 2023-03-05.
  4. 4,0 4,1 "Catherine Bach defends the Dukes", 11a de Oktobro, 1981.
  5. Catherine Bach Waits On A Special Dinner (18a de Julio, 1980). Alirita a de Majo, 2010.
  6. Craig Shelburne (25a de Februaro, 2005) The Original Dukes of Hazzard Stars Reminisce. Country Music Television (CMT). Alirita 1a de Majo, 2010.
  7. Dan Kane (22a de Januaro, 2009) Daisy Duke today: 10 things you probably didn't know about Catherine Bach. The Repository. Arkivita el la originalo je 26a de Julio, 2010. Alirita 11a de Julio, 2010. Arkivigite je 2010-07-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-26. Alirita 2023-03-05.
  8. Catherine Bach's Daisy poster causing quite a White House stir. Lakeland Ledger (12a de Oktobro, 1981). Alirita 11a de Julio, 2010. [rompita ligilo]
  9. Rizzo, Monica, "Catherine Bach: Daisy Duke bounces back", 19a de Marto, 2012.
  10. "Dukes'" Catherine Bach Model for Tall Ship (7a de Januaro, 1985). Alirita 1a de Majo, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]