Cearaa Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cearaa Esperanto-Asocio estas organizo, kiu reprezentas esperanton en la brazila subŝtato Cearao. Ĝi havas sian sidejon en Fortalezo, la subŝtata ĉefurbo.

La kunsidoj de Cearaa Esperanto-Asocio okazas ĉiusabate, escepte dum feriotagoj (Kristnasko, Karnavalo, Pasko, Tago de Brazila Sendependiĝo, ktp).

Aktivuloj de la asocio respondecis pri organizado inter alie de la 82-a Universala Esperanto-Kongreso (2002) kaj de la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto (2008) en Fortalezo.