Cedrenolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cedrenolo
Plata kemia strukturo de la
Cedrenolo
Unudimensia kemia strukturo de la
Cedrenolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Cedro el Virginio (Usono)
Kemia formulo
C15H24O
CAS-numero-kodo 28231-03-0
ChemSpider kodo 106991
PubChem-kodo 88900
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flava likvaĵo
Molmaso 220.356g·mol−1
Denseco 1.0083g cm−3
Bolpunkto 169 °C
Refrakta indico  1,5212
Ekflama temperaturo 120.9 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H304, H315, H319, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P273, P280, P301+310, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P331, P370+378, P391, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cedrenolo estas senkolora aŭ flava likvaĵo, primara seskviterpena alkoholo kiu estas nesolvebla en akvo. Ĉi-substanco posedas dolĉecan kaj lignan guston kaj uzatas kiel gustiga ingredienco. Ĝi estis unue malkovrita en 1912 de Friedrich Wilhelm Semmler (1860-1931) kaj E. W. Mayer kaj ĉeestas en la pli altaj frakcioj de la cedroleo.

La alkoholo separiĝas per frakcia distilado de la oleo en ftalata anhidrido kaj benzena solvaĵo kun bolpunkto inter 152 °C kaj 170 °C. Per hidrolizo de la ftalata acido, ia viskoza oleo estiĝas, kiu poste puriĝas per konvertado al ĝia acetata formo. Cedrenola acetato bolas ĉe 168 °C/9 mm (premo) (denseco:1.068, refrakta indico=1.5021) kaj donas per hidrolizo kun alkalo cedrenolon.

Cedrenolo havas la saman rilaton kun la cedreno tiel kiel la mirtenolo rilatas al la a-pineno. Kiam traktita per fosfora pentaklorido en malpeza petrola solvaĵo, la koresponda klorido estiĝas kaj ĉi-tiu per reduktado estiĝas en cedrenon.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Esencoleoj enhavantaj cedrenolon, cedrenon kaj cedrolon povas esti uzataj en la traktado kaj preventado de:

  • Ekzemo, akneo kaj harskvametoj
  • Fungaj kaj sepsaj infektoj
  • Tuso kaj muko en la spirvojoj kaj pulmoj
  • Kapdoloroj, ruĝaj kaj akvecaj okuloj kaj aliaj simptomoj de tuso kaj malvarmumoj
  • Dentodoloroj
  • Trodikiĝo
  • Hipertensio
  • Reŭmatismo, artrito kaj podagro
  • Doloroj kaj kromefikoj asociitaj al menstruo
  • Sindromo de malkvietaj kruroj, spiratakoj, astmo kaj aliaj spasmaj kondiĉoj
  • Streĉiĝo kaj angoro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]