Ftalata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ftalata acido
ftalata acido
Kemia strukturo de la
Ftalata acido
ftalata acido
3D Kemia strukturo de la
Ftalata acido
Blankaj kristaloj de
ftalata acido
Alternativa(j) nomo(j)
o-ftalata acido
Kemia formulo
C6H4(COOH)2
CAS-numero-kodo 88-99-3
ChemSpider kodo 992
PubChem-kodo 1017
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 166,14 g mol−1
Denseco 1,593 g/cm3
Fandopunkto 191 °C (sublimiĝas)
Solvebleco Akvo:0.6 g / 100 mL
Acideco
Mortiga dozo (LD50) 7900 mg/kg (muso, buŝa)
Merck Index
  • 14,7371
  • 15,7483
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/37/38
Sekureco S26 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ftalata acido, ftalato de hidrogenoC6H4(COOH)2 estas aromata dukarboksilata acido, izomero de la izoftalata acido kaj tereftalata acido. Ĝi estas senkolora substanco[2], solvebla en akvo kaj alkoholo, kaj ĝia nomo derivas el la naftaleno, el kiu ĝi estiĝas per oksidigo. Nuntempe la plej ordinara sintezo baziĝas sur osksidigo de la o-ksileno.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Sintezo de la ftalata acido ekde naftaleno kaj o-ksileno

Historio[redakti | redakti fonton]

Ftalata acido estis unue produktita, en 1836, de la franca kemiisto Auguste Laurent[3], per oksidigo de la naftalena kvarklorido. Kredante ke la rezulta substanco estis naftalena derivaĵo, li nomis ĝin naftalata acido. Tamen, la franca kemiisto Galissard de Marignac (1817-1894), estis tiu, kiu determinis ĝian korektan formulon. Al Laurent oni devas ĝian nunan nomon. Manufakturadaj metodoj en la 19-a jarcento inkluzivas oksidigon de la naftalena kvarklorido kaj nitrata acido, aŭ pli bone, oksidigo de hidrokarbonido kun fumiganta sulfata acido, uzante hidrargan II sulfaton kiel katalizilon.

La kalia hidrogena ftalato estas norma acido uzata en analiza kemio. Ordinare, ftalataj esteroj preparatas ekde vaste disponebla ftalata anhidrido. Reduktiĝo de ftalata acido kaj natria alojo ĉeeste de akvo donas 1,3-cikloheksadienaj derivaĵoj.

Izomeroj[redakti | redakti fonton]

Ftalata acido estas unu el la tri izomeroj de la benzenokarboksilata acido, estante aliaj la izoftalata acido kaj la tereftalata acido. Kelkfoje la vorto ftalataj acidoj uzatas por referenci la familion de ĉi-izomeroj, tamen, en la singulara formo ĝi referencas ekskluzive al la orto-izomero.

  ftalata acido     izoftalata acido     tereftalata acido
  (orto-ftalata acido)     (meta-ftalata acido)     (para-ftalata acido)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Homoj kiuj esploris la ftalatan acidon[redakti | redakti fonton]

Kunrilataĵoj de la ftalata acido[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Synquest Laboratories. Arkivita el la originalo je 2020-09-22. Alirita 2017-06-16.
  2. Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
  3. Aniline and its derivatives, M. REIMANN, P.D., L.A.M.