Centmil miliardoj da poemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centmil miliardoj da poemoj estas verko de kombinatorika poezio de Raymond Queneau eldonita en 1961 ĉe la eldonejo Gallimard.

Laŭ la diro de Queneau en la ĝia prefaco, tiu libro permesas ke ĉiuj komponu laŭvole centmil miliardojn da sonetoj, ĉiuj regulaj: estas maŝino por fabriki poemojn.

Tiu libro komponiĝas el dek folioj el dika papero, ĉiu estas dividata en dekvar bendoj sur kiuj estas printataj la aleksandroj de regula soneto (tie estas: du strofoj de po kvar aleksandroj, du strofoj de po tri aleksandroj).

La leganto, turnigante la bendojn, povas do elekti la unuan verson inter dek, la dua verson inter dek, ktp. Ĉar la versoj havas samajn metrikon kaj rimon, tio sekurigas ke ĉiuj soneto estu regula.

Estas do 1014, aŭ 100 000 000 000 000 kreeblaj poemoj. Se oni legas po unu poemo en 15 sekundoj, (plus 15 sekundoj por turnigi la bendojn) dum po 8 horoj ĉiutage po 200 tagoj ĉiujare, oni havas unu milionon da jarcentoj da legado.

Adapto (aŭ rekreo) en la germana lingvo far Ludwig Harig aperis en 1984. Du adaptoj ekzista en angla lingvo, unu far John Crombie kaj Stanley Chapman, la alia far Beverley Charles Rowe.

La surretigo de Centmil miliardoj da poemoj, la 5-an de majo 1997 okazigis juĝadon en refero, kiu establis la francan jurisprudencon pri la surreta aŭtorrajto, retenante la kompetenton de falsigo pri poemoj protektataj de la aŭtorrajto kaj metita sur interreta paĝaro.

Eksteraj ligiloj

grekefrance Juĝado kontraŭ la surretigo de la verko grekefrance La verko (france, kvankam sur germana retejo) grekeangle Adapto far Beverley Charles Rowe. grekeruse Adapto far Tatiana Bonch.