Centra Perigordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Centra Perigordo estas natura regiono de Francio situanta en Akvitanio, centre de departemento Dordogne[1]. Tio estas la regiono situanta ĉirkaŭ Périgueux kaj nur parto de la turisma regiono nomita Blanka Perigordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Centra Perigordo lime de la komunumoj Blis-et-Born kaj Montagnac-d'Auberoche.

Centra Perigordo situas centre de departemento Dordogne. Ĝi estas ĉirkaŭata norde per Nontronio, oriente per la akvokolekta areo de rivero Brive, sude per Nigra Perigordo kaj Berĝerakio kaj okcidente per Landais, Double kaj Riberakio[1].

Sude de Centra Perigordo estas Vernois (aŭ Lando Vergt) ; ĝi estas la alta valo de rivero Vern. Ankaŭ sude, sed pli oriente, la rivereto Manoire poste la vilaĝo Lardin-Saint-Lazare konsistigas la limon kun Nigra Perigordo. Oriente, estas la Lando Hautefort kaj la Lando Ans ; post la vilaĝo Coubjours komenciĝas la akvokolektareo de rivero Brive. Norde, la limo kun Nontronio estas malpli preciza ; ĝi situas je la nivelo de vilaĝoj Excideuil, Corgnac-sur-l'Isle, Saint-Jean-de-Côle kaj Saint-Front-la-Rivière. La rivero Dronne estas la okcidenta limo de la lando.

Distingo inter Centra Perigordo kaj Blanka Perigordo[redakti | redakti fonton]

La nocio Centra Perigordo ŝajnas malpli uzata nuntempe. La departementa Konsilio de Dordogne promocias nuntempe la turisman regionon Blanka Perigordo. Tiu ĉi kovras nur la areon de Perigueux, la landon Vergt kaj la valon de rivero Isle ĝis Montpon-Ménestérol situantaj en Double kaj en Landais. La du regionoj estas do malsamaj.

Komunumoj de Centra Perigordo[redakti | redakti fonton]

Topografio[redakti | redakti fonton]

La lando konsistas el vasta aro de kalkaj montetoj apartigitaj per valoj de riveroj Isle, Beauronne, Loue kaj Vern. La herbejoj alternas kun la arbaroj de kaŝtanarboj, kverkoj aŭ pinoj.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Frédéric Zégierman - Le Guide des pays de France, Sud, eld. "Fayard", 1999

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]