Périgueux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo de Périgueux

Périgueux (esperante Perigozo, okcitane Periguers) estas la ĉefurbo de la franca departemento Dordogne.

La urbo disvolviĝis en la valo de Isle, piede de arbaritaj altaĵoj. Ĝi ŝuldas siajn ĉarmon kaj nobelecon al ties longa pasinteco. Naskiĝinta el la antikva Vesone, ĝi jam estis granda galla-romiana urbo kun 15.000 ĝis 20.000 loĝantoj, en la dua jarcento, kiam Luteco estis ankoraŭ nur urbeto de riverŝipistoj kaj fiŝkaptistoj.

Sekve, la barbaraj invadoj, la feŭdaj militoj, la malsekureco dum Mezepoko reduktis ĝin range de urbeto el kelkmilaj familioj, ĉirkaŭbarita per muregoj kaj turoj. Nur meze de la deknaŭa jarcento, post la alveno de la fervojo, Périgueux ekkreskis.

Ĝi nun entenas viglan loĝantaron pli ol 75 000 nombra, kalkulante la ĉirkaŭantajn urbetojn, kiel Coulounieix-Chamiers, Boulazac, Trélissac, Champcevinel, Marsac kaj Notre Dame de Sanilhac.

La terciaraj aktivecoj ĉefas (administracio, komerco, instruado, hospitala centro). Kompletigas ilin industrioj kiel fervojistaj metiejoj, agronutraĵaj entreprenoj, nacia presejo de poŝtmarkoj.

Pri la urbonomo[redakti | redakti fonton]

Jam en la neolitika epoko, la homoj instaliĝis sur la monteto Escorneboeuf kaj la plataĵo Boissière, sude de la rivero Isle. Kelkajn jarcentojn poste tie troviĝis kelta tribo nomita "Petroc", kiu fondis la gallan urbeton Vesunna. Fine de la romiana venko, meze de la unua jarcento antaŭ Kristo, la urbo konservis sian nomon Vésone. Du jarcentojn poste, la urbo vastiĝis en meandro kaj nomiĝis en la kvara jarcento "Civitas Petrocorum". Alia civito konstruiĝis en la deka jarcento, almonte de la meandro, nomita "Burgo de Puĵ Sankta-Front". Dum la reĝado de Sankta Ludoviko, en 1240, la Civito kaj la Burgo unuiĝis por formi ununuran urbon: Périgueux.

En la XX jarcento , Périgueux disvolviĝis sur la najbaraj urbetoj avale kaj almonte, surgrimpis la montetdeklivojn kaj eĉ instaliĝis sur la altebenaĵo.

Tia kia ĝi nun estas, kun ĝiaj dumilaĝaj monumentoj kaj belaj avenuoj en la modernaj kvartaloj, ĝi estas ekvilibra kaj vivanta urbeto, kie estas agrable vivi kaj akcepti vojaĝantojn kaj turistojn. Ĝi vere indas atentan viziton.

Fine jen kelkaj vortoj pri niaj plej belaj vidindaĵoj :

  • de la antikva Vésone gallaromiana, konserviĝas pecojn de du ĉefaj monumentoj : la amfiteatro "les Arènes" kaj tiu vezona turo, parto de granda sanktejo dediĉita al la diino Vezuna ;
  • de la mezepoko, restas du preĝejoj same gravegaj por historio de romiana arkitekturo :
    • Sankta Stefano, de la dekunua jarcento, kun sia nura navo,
    • Sankta Front, de la deka jarcento, martirejo hodiaŭ katedralo, laŭ modelo de "la sanktaj apostoloj" en Bizanco kaj Sankta Marko en Venecio.

Promenante en la urbocentro, tute piedirebla, vi povas admiri domegojn el mezepokaj kaj renesancaj periodoj, kaj muzeon de Perigordo, kiu entenas la duan francan kolekton pri prahistoriaĵoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]