Centrifuga forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fcp centripeta forto (reala) kaj Fcf centrifuga forto ( fikcia).

En klasika mekaniko la centrifuga forto estas fikcia forto, kiu aperas, kiam la movado de korpo estas priskribita en rotacianta kadro de referenco. Do ĝi estas la forto, kiun perceptas observulo, kiu troviĝas en rotacianta kadro de referenco. La origino de tiu "forto" sur mova maso estas fakte la korpo-inerteco, kiu ekzakte kontraŭstaras (kun sama absoluta valoro) la rotaciigantan centripetan forton, estas la kialo por konsideri ĝin "fikcia".

La apudnomo "centrifuga" signifas "fuĝi for de la centro". Fakte, observulo (en ne inercia kadro) kiu staras sur rotacianta platformo, perceptas forton, kiu tiras lin for de la centro de la platformo. Ankaŭ pasaĝero, kiu staras sur veturilon farante kurbiĝon, perceptas forton, kiu tiras lin for de la kurbiĝo.

Ĝenerale, la centrifuga forto, kiu agas sur objekto de maso en rotacianta kadro de referenco kun angula rapido kaj kies gravitocentro estas al distanco de la centro de la rotacio, estas:

la nombro de tiu ĉi forto estas:

Vidu ankaŭ