Centro Federacia de Teknologia Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefa enirejo de CEFET en Fortaleza

Centroj Federaciaj de Teknologia Edukado (portugalalingve: Centros Federais de Educação Tecnológica, mallonge CEFETs) estas brazilaj ŝtataj lernejoj sub la rego de la federacia estraro kaj havantaj rektajn ligojn kun la Ministrejo pri Edukado. En ili funkcias diversnivelaj kursoj, inter ili mezgradaj, supergradaj, teknikaj kaj lingvaj. Nuntempe ekzistas 34 CEFEToj en 19 subŝtatoj de Brazilo.