Châteaubourg (Ille-et-Vilaine)
| Châteaubourg | ||
|---|---|---|
Urbocentro |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Bretonio | |
| Departemento | Ille-et-Vilaine | |
| Arondismento | Fougères-Vitré | |
| Kantono | Châteaubourg (ĉefurbo) | |
| Interkomunumreto | Vitré-Communauté | |
| Urbestro | Virginie Klès (2008-2014) | |
| Insee-kodo | 35068 | |
| Poŝtkodo | 35220 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 6 125 (2009) | |
| Loĝdenso | 214,2 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 48°06′43″N 1°24′07″U / 48.1119444444°N, 1.40194444444°UKoordinatoj: 48°06′43″N 1°24′07″U / 48.1119444444°N, 1.40194444444°U | |
| Alteco | 35 ĝis 117 m | |
| Areo | 28,6 km2 | |
| Situo | ||
|
|
||
Châteaubourg estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio. Ĝia nomo en la galoa estas Chastèu-Bórg.
Enhavo |
Heraldiko[redakti]
|
Lazura kun ora ĉevrono ŝargita per tri gorĝaj ringoj, akompanata kape dekstre de ŝirita ora leonkapo kun gorĝaj dentoj, kape live de ankaŭ ŝirita ora lupkapo, kun same ora malfermita kastelo en pinto |
Geografio[redakti]
Châteaubourg estas ĉefurbo de kantono situanta en la arondismento de Fougères-Vitré.
Komence arigita ĉirkaŭ la kvartalo de la preĝejo, kiu estis tute rearanĝita, la urbo poste grandiĝis per multaj novaj setlejoj.
Ĝia privilegia pozicio inter Rennes kaj Vitré, kun facila alirvojo, ebligis al multaj personoj alveni por ekloĝi. La komunumo estas trairata de la rivero Vilaine, de la rapida vojo Paris-Rennes (RN 157) kaj fine de la grava fervoja linio Parizo-Rennes-Brest. Gia loĝantaro kreskis je 20 % en 10 jaroj, kaj je 60 % en 20 jaroj (1988-2008).
La najbaraj komunumoj de Châteaubourg estas, komencante de la nordo kaj laŭ horloĝmontriloj : La Bouëxière, Marpiré, Saint-Jean-sur-Vilaine, Saint-Didier, Domagné kaj Servon-sur-Vilaine.
- Étang de Grand Fayelle, 24 ha, ekzemplo de mezo-distrofa lago en Carex en Ille-et-Vilaine[1].
Lokoj kaj monumentoj[redakti]
La komunumo enhavas unu monumenton klasitan historia :
- la kruco de la tombejo de Broons-sur-Vilaine, datiĝanta de la 16-a jc, registrita per dekreto de la 25-a de Februaro 1946[2].
Aliaj lokoj kaj monumentoj de Châteaubourg :
- Preĝejo Saint-Pierre (1893) de Arthur Regnault
- Preĝejo Saint-Melaine (17-a jc)
- Kalvario en Saint-Melaine (20-a jc)
- Preĝejo Saint-Martin (1843)
- Malnova muelejo Ar Milin (17-a - 20-a jc) ĉe la 30, Strato de Parizo
- Nobeldomo des Chesnelières (15-a - 17-a jc)
- Malnova priorejo (antaŭ la 16-a - la 20-a jc)
- Korkokverko (maljuna mediteranea arbo 150-jara, unika en Ille-et-Vilaine) en Montmorel
- Kapelo Sainte-Anne
Ĝemeliĝoj[redakti]
Iffeldorf en Germanio ekde 1982, urbo de Bavario, inter Munkeno kaj Garmisch-Partenkirchen.
Vidi ankaŭ[redakti]
- Komunumoj de Ille-et-Vilaine
- Malnovaj komunumoj de Ille-et-Vilaine
- Asociita komunumo de Broons-sur-Vilaine
- Asociita komunumo de Saint-Melaine
Arkivoj[redakti]
- Seigneurie de la Fontenelle en Saint-Melaine, Fonds de La Fontenelle, Arkivoj de Ille-et-Vilaine, fonds 22 J, (1,10 ml).
Bibliografio[redakti]
- Louis Genin, france La ville-lumière ou Châteaubourg toujours, 1996.
Notoj kaj referencoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- france Oficiala retpaĝejo de la urbo Châteaubourg
- france Châteaubourg sur la retpaĝejo de nacia geografia Instituto
- france La datumbazo Mérimée – la franca arkitektura heredaĵo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri komunumoj de Francio | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Ille-et-Vilaine |