Charles Lambert
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Charles LAMBERT [lanber] (naskiĝis la 9-an de februaro 1866 en Mouzon apud Sedan) estis franca esperantisto kaj universitata profesoro ĉe la literatura fakultato.
Li esperantiĝis en 1899 hazarde, leginte gramatikon de Beaufront. La 10-an de januaro 1900 li faris en la Universitato de Dijon publikan paroladon, kiu varbis Méray, kaj tio estis la fonto de Esperantigo de multaj francaj eminentaj profesoroj. Kun Meray li propagandis buŝe kaj skribe kaj gvidis kursojn sukcesplenajn. Li paroladis en pluraj urboj en Francujo kaj Belgujo. Li publikigis kursojn en Le Chasseur Français kaj en gazeto en Kanado. Li redaktis la gazeton Esperanto kaj skribis en Esperantaj gazetoj (La Revuo k. a.). Li verkis:
|