Charles William Ballard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles William Ballard
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1887 (1887-01-01)
Morto 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Charles William Ballard (naskiĝis la 12-an de junio 1867, mortis en 1963) estis angla esperantisto kaj kontisto.

Li naskiĝis en la kvartalo Edgware de la urbodistrikto Barnet de Granda Londono. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis al Nov-Zelando. Tie li iĝis pioniro de stenografio. Ekde la jaro 1914 li dediĉis semajne unu vesperon al Esperanto-instruo de novuloj. Li estis prezidento de Komerca Esperanto-Klubo kaj de la Esperanto-Socieco en Melburno, redaktis la revuon La Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj kaj kunlaboris por aliaj gazetoj.