Chiyonofuji Mitsugu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chiyonofuji Mitsugu

Sporto>>Lukto>>Sumoo>>Jokozuno

CHIYONOFUJI Mitsugu (japane: 千代の富士); naskiĝis la 1-an de junio 1955 sur la japana norda insulo Hokkaido) estas sumoisto.

Venkinte en 31 turniroj, li estas unu el la plej grandaj sumoistoj kaj rangas tuj post Taiho. Li ankaŭ estas la nura sumoisto, kiu venkis en pli ol mil bataloj dum sia profesia kariero. Lia kromnomo estis "La lupo" pro la rigardo, kiun li lanĉis al sia kontraŭulo antaŭ la batalo.