Chris Farley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christopher Crosby FARLEY (15-a de februaro, 196418-a de decembro, 1997) estis usona aktoro kaj komediisto, plej konata kiel membro de la populara Saturday Night Live televida serio.

Li naskiĝis en Madison (Wisconsin), Farley komencis ludi en la „The Second City” komedia grupo en Ĉikago. Baldaŭ malkovris lin Lorne Michaels, producero de NBC-a Saturday Night Live. Farley iĝis la plej populara ludanto de 1991 ĝis 1995. Lia idolo estas la komediisto John Belushi.

Farley forlasis la ŝoŭ-biznison en 1995 kaj faris divesajn kinofilmojn kun David Spade. Ili ambaŭ ludis en 1995 en Tommy Boy kaj en 1996 en Black Sheep. Farley aperis en multaj aliaj filmoj kiel Coneheads en 1993, Wayne's World 2 en 1993, en Billy Madison de Adam Sandler el 1995, Beverly Hills Ninja en 1997, Almost Heroes kun Matthew Perry en 1998, kaj Norm MacDonald-a Dirty Work en 1998. Farley akiris larĝan aprobon ne nur kiel grava komediisto, sed ankaŭ kiel komika aktoro.

Farley, kiu batalis kontraŭ trodikiĝo, alkoholo kaj drogoj, mortis en lia ĉikaga apartemento en 1997 pro trodozigo de kokaino kaj heroino, kun aldona faktoro de kora arteriosklerozo.


Eksteraj ligiloj