Christiane Henriette Sophie von Laßberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane Henriette Sophie von Laßberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1761 (1761-01-01)
en Kromsdorf
Morto 16-an de januaro 1778 (1778-01-16) (17-jaraĝa)
vdr
Roka ŝtuparoNadelöhr (kudrila trueto)

Christiane Henriette Sophie von LASSBERG, (naskiĝinta en 1761, mortinta la 16-an de januaro 1778 en Vajmaro), kiun Goeto nomis Christel von Laßberg, estis germana nobelino kiu memmortigis sin pro nereciprokita amo je la livona barono von Wrangel. Laŭdire ŝi portis kun si en tiu momento ekzempleron de la furorromano goeta La suferoj de la juna Werther.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de kolonelo Johann Maximilian Albrecht von Laßberg, posedanto de Kleinkromsdorf, estis impresinta ege Goeton tiel, ke li intencis meti je ŝia honoro monumenton en Ilm-parko. La vesperon post la suicido Goeto ekigis kun kelkaj laboristoj, ĝardenarkitektoj kaj la kortega ĝardenisto Carl Heinrich Gentzsch la konstruiĝon de roka ŝtuparo kaj Kudrila trueto. Fakte temis pri la unua ĝardensceno en Ilm-valo kaj modelo estis aĵoj en la Parko de Wörlitz. Tiumomente vere iĝis la naskiĝo de la moderna Ilm-parko.[1] Monumento en la pli mallarĝa vortsenco ne fariĝis kaj la plano forgesitis.[2] Tamen la Kudrila trueto ja anstaŭigis klasikan monumenton, ja ekzista desegnaĵo de Goeto mem de la malantaŭo de Roka ŝtuparo sen pordo roka.[3] Goeto inventis - kion atestis letero de la 19.1.1778 adresita al Charlotte von Stein - ein seltsam Plätzgen, wo das Andenken der armen Christel verborgen stehen wird… Ich hab mit Jentschen ein gut Stück Felsen ausgehölt, man übersieht da in höchster Abgeschiedenheit, ihre lezten Pfade und den Ort ihres Tods.[4]

Christel estis kortegulino kaj dancistino ĉe la kortega teatro en kiu direktoris Goeto kaj Karl Siegmund von Seckendorff. La tiama kortegulo kaj grafo Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker tre memoris prie. [5][6] Wrangel forlasis Vajmaron en aprilo 1778. Ĉe Lyncker aperas la antaŭnomo Albertine pro ke li konfuzis la du fratinojn. Memorigis onin prie ankaŭ Goetho mem.[7] Pro plio da detaloj preferindas la rakontojn de Lyncker. Laŭ ties memoroj la kortegaj geaktoroj ĉiutage preskaŭ kunvenis por labori en la domo de Charlotte von Stein. Dum provludo por la teatraĵo goeta Der Triumph der Empfindsamkeit mankis iutage Christel; tiam ŝi verŝajne jam estis mortinta. Trovitis ŝi la 17-an de januaro 1778 fare de la goetaj servistoj Seidel, Sutor kaj Götze.[8] Pri tiu ĉi kruelaĵo Goeto aludis en la poemoj Der Fischer kaj An den Mond (en la unua versio de 1778).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar, Köln-Weimar-Wien 2007, p. 40 ss. ISBN 978-3-412-20057-2
  2. Effi Biedrzynski: Goethes Weimar: Das Lexikon der Personen und Schauplätze, Artemis&Winkler Verlag, Mannheim 2010, p. 267.
  3. Hans Wahl: Goethe als Zeichner der Deutschen Landschaft 1775–1786, p. 2.
  4. Traduko: ... placon miran kie restados la memoro je la mizerulino Christel. [...] Kun Jentschen mi faris truon enrokan de kie oni en silento oni povas vidi la lastajn padojn je kaj la lokon de ŝia morto. - Johann Wolfgang Goethe Briefe, Bd. 3 I: 8. November 1775 - Ende 1779 Text, eldonis Georg Kurscheidt kaj Elke Richter, Berlin-Boston 2014, p. 191 Nr. 324. ISBN 978-3-05-006504-5
  5. Karl Frhr. von Lyncker: Am weimarischen Hofe unter Amalien und Karl August, eldonis Marie Scheller, Berlin 1912, p. 65-66
  6. Carl Wilhelm Heinrich von Lyncker: Ich diente am Weimarer Hof: Aufzeichnungen aus der Goethezeit, eldonis Jürgen Lauchner, Böhlau Verlag Köln-Weimar Wien 1997, p. 53 kaj 186. ISBN 3-412-05297-3.
  7. Johann Wolfgang Goethe: Tagebücher, Historisch-kritische Ausgabe, eldonis Jochen Golz, Bd. I/1 Text. 1775–1781, Stuttgart-Weimar, p. 60.
  8. Carl Wilhelm Heinrich Freiherr von Lyncker: Ich diente am Weimarer Hof: Aufzeichnungen aus der Goethezeit, hrsg. von Jürgen Lauchner, Böhlau Verlag Köln-Weimar Wien 1997, p. 186.