Christoph Friedrich von Stälin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Friedrich von Stälin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1805 (1805-08-04)
en Calw
Morto 12-an de aŭgusto 1873 (1873-08-12) (68-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Tubingeno
Okupo
Okupo bibliotekisto • historiisto de regiono
vdr

Christoph Friedrich von STÄLIN (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1805 en Calw, mortinta la 12-an de aŭgusto 1873 en Stuttgart) estis germana historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de teologio kaj filologio li iĝis en 1826 bibliotekisto en Stuttgart kaj promociiĝis je supera bibliotekisteco (en 1846) kaj je bibliotekestreco (en 1869). Krome li ankaŭ administris la reĝajn kolektojn pri moneroj, medaloj, artaĵoj kaj antikvaĵoj.

Krom etaj eseoj pri virtembergaj temoj li elfaris sian ĉefverkon Wirtembergische Geschichte (Stuttgart 1841–73, kvar volumoj) kiu teme finiĝis en la 1593-a jaro. Tie li ankaŭ pridubis la historiografian valoron de la poeto Johann Pedius Tethinger. Ekde 1858 li estis membro de la Historia komisiono en Munkeno kaj redaktadis kune kun Waitz kaj Häusser la gazeton "Forschungen zur deutschen Geschichte".

Lia filo Paul Friedrich von Stälin (1840-1909) estis historiisto kaj arkivisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18, Leipzig 1909, p. 839 (tie ĉi interrete)