Cikloteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metilciklopentenolono
Kemia formulo C6H8O2
Cikloteno
Plata kemia strukturo de la
cikloteno
Cikloteno
Tridimensia kemia strukturo de la cikloteno
Cikloteno estas unu el la multenombraj komponaĵoj de la Arabia kofeo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 3-Metila-2-Hidrokso-2-ciklopenteno
CAS-numero-kodo 80-71-7
ChemSpider kodo 6408
PubChem-kodo 6660
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo[1]
Molmaso 112,128g mol−1[2]
Denseco 1,225 g/cm−3[3]
Fandpunkto 105°C [4][5]
Bolpunkto 212,2°C [6]
Refrakta indico  1,4532
Ekflama temperaturo 59,3°C [7]
Solvebleco Akvo:13,8 g/L[8]
Mortiga dozo (LD50) >5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H318, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cikloteno2-Hidrokso-3-metila-2-ciklopentenono estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la nesaturitaj keto-alkoholoj, trovata en naturo en diversaj plantoj. Cikloteno estas blanka solidaĵo kun agrabla odoro, iomete solvebla en akvo kaj solvebla en alkoholoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj.

Cikloteno prezentas ketonan grupon, hidroksilan grupon kaj metilan grupon ĉiuj ligitaj al 2-ciklopentenila grupo. Ĝi konsistas je 6 karbonatomoj, 8 hidrogenatomoj kaj 2 oksigenatomoj. Cikloteno posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La kunmetaĵo unue estis izolita el la betulligna vinagro en 1912 fare de la apotekisto Julius Meyerfeld (1834-1909). Li mem priskribis la odoron kiel aparte agrablan kaj la guston dolĉecan, iom arda, rememoriganta glicirizon kaj freŝajn juglandojn.

Cikloteno normale ekzistas sub la enola formo kun unu ketona grupo kaj unu enola grupo. Tamen, ĝi spertas ketonan-enolan taŭtomerion (kun du ketonaj grupoj kaj unu metila grupo), tiel ke, depende, de la mediaj kondiĉoj - precipe en acidaj solvaĵoj - la ketona formo, kiu estas duketono, ankaŭ okazas.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Metilciklopentenolono uzatas ĉefe en parfumfabrikado pro ĝia kvazaŭkaramela odoro. Ĝi kontribuas por la gusto kaj odoro de multaj manĝaĵoj inklude de vinoj, kafo, papriko kaj salmo. Ĝi foje alnomatas acerolaktono ĉar ĝi okazas tiel kiel acerosiropo (tamen ĝi ne estas laktono).

Ketona-enola taŭtomerio de la cikloteno, tie kie la enola formo (1) elstariĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]