Cipero
Ciperacoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floro de Cyperus polystachyos
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
- Cipero (Cyperus) el ciperacoj estas unu kaj plurjaraj herboj kun malgrandaj, ne okulfrapaj floroj, aranĝitaj en spikoj kaj pli grandaj infloreskoj.
- papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas en marĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝia rizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto de Nilo kaj Lago Ĉad (papiruso nomiĝas la papereca skribmaterialo, preparite precipe en antikva Egiptio el la internaj tavoloj de papirusa cipero.)
- Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formas stolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajn tuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata en mediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto).