Cisnădie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cisnădie ĉisnadie (hungare: Nagydisznód nadjdisnod, germane: Heltau) estas urbo en Rumanio sude de Sibiu.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 2064 loĝantojn [germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 17373 (rumanoj). Ĝi estas de la 18-a jarcento tekstilindustria centro. La censo de 1941 rezultigis 5.385 loĝantojn, inter kiuj estis 3.691 etnaj germanoj.

Historio

Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1204; en 1323; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Loko Heltau estis dokumente menciita unue en 1204. En 1425 tie estis konstruita la unua horloĝa turo de Transilvanio. En 1500 la loko ricevis la rajton je ĉiujara foiro, laŭ decido de reĝo László la 2-a. Inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj la loko suferis pro atakoj de turkoj, kiu kaŭzis multajn detruojn. Pesta epidemio en 1660 kaŭzis 411 mortojn. En 1743 en Cisnădie ekloĝis proksimume 125 Landler (protestantaj ekzilitoj el Aŭstrio). En 1946 Cisnădie ricevis la rangon de rumana urbo. Post 1990 pliparto de la etnaj germanoj formigris.

Fonto

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj