Claude Goasguen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Goasguen

Claude GOASGUEN (n. la 12-an de marto 1945), en Toulon (Tulono), Var (departemento), estas franca politikisto kaj membro de la Nacia Asembleo, kie li reprezentas la urbon Parizon.

Li estas membro de la dekstra politika partio UMP kaj estris dum kelkaj jaroj la UMP-grupon en la Konsilio de Parizo.

Biografio

Li studis juron en la fakultato Assas, en Parizo. Dum tiuj jaroj, li prezidis la Corpo d'Assas, asocio de dekstraj, kaj ekstremdekstraj studentoj. Li estis proksime de kelkaj estontaj famaj francaj politikaj dekstruloj, kiel Alain Madelin, Patrick Devedjian, Gérard Longuet, membroj de la ekstremdekstra movado Occident (Okcidento). Jura doktoro en 1976, li karieradis en Universitato de 1971 ĝis 1984. Li eniris la registaron en 1986. Li emeritiĝis en 2003.

Politiktendencoj

Impostaro : Li volas mildigi la imposton pri la grandaj riĉaĵoj.

Israelo : Li prezidas la parlamenta grupo France-Israël (Francio-Isrealo), ek de oktobro 2007. Li subtenis Ariel Ŝaron. Li estas ankaŭ, membro de la grupo de amikeco France-Etats-Unis (Francio-Usono).

Turkio : Li estas kontraŭ eniro de Turkio sine Eŭropa Unio.

Bibliografio

Notoj kaj eksternaj ligiloj