Clifford Husbands
Lia Ekscelenca | |||||
Sir Clifford Husbands GKMG KA PK | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1926 en Plantejo Morgan Lewis, Sankta Andreo, Barbado | ||||
Morto | 11-an de oktobro 2017 en Sankta Jakobo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Ŝtataneco | Barbado vd | ||||
Alma mater | Harrison College vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ruby C. D. Parris | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado | |||||
Dum | 1-a de junio 1996 – 31-a de oktobro 2011 | ||||
Antaŭulo | Denys Williams (anstataŭe) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Clifford Straughn HUSBANDS, GKMG, KA, PK [Klifor Straŭn Husbands] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1926 en Plantejo Morgan Lewis, Sankta Andreo) estas la 6-a kaj nuna guberniestro ĝenerala de Barbado. Ĝi tenis la postenon ekde la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996.[1]
Biografio
Husbands naskiĝis en Sankta Andreo, sed ĉeestis en Knaba Elementa Lernejo Selah ĉe Sankta Lucio de 1931 ĝis 1936, kaj la Lernejo Parry kaj Kolegio Harrison de 1936 ĝis 1946.[1]
Post Kolegio Harrison, li estis instruisto ĉe Lernejo Parry dum tri jaroj, kaj poste li iris al Londono por lerni juron. Li akceptiĝis en la advokataron en 1952, kaj li reiris Barbaden por praktiki private ĝis 1954.[1]
De 1954 ĝis 1960, Husbands havis kelkajn postenojn en Grenado, Antigvo, Moncerato, Sankta Kito kaj Neviso kaj Angvilo. En 1960 li reiris Barbaden, kaj servis en la posteno de la Advokato ĝenerala dum 16 jaroj.[1]
En 1976, Husbands nomumiĝis kiel Juĝisto de la Suverena kortumo, kaj li promociiĝis al Juĝisto de Kasacia en 1991 ĝis 1996.[1]
Pro la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996, Husbands ĵuriĝis kiel la 6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado.
La 30-an de oktobro 2011 li surprize anoncis sian demision por la posta tago. Kvankam li ne indikis kialon, estas supozoj pri sanecaj problemoj. La oficon provizore transprenis Elliot Belgrave, juĝisto de la supera tribunalo[2].
Aljuĝoj, honoroj kaj rekonoj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Governor General. BGIS. Alirita 30-a de decembro 2010.
- ↑ NationNews, 2011-10-30 angle
Eksteraj ligiloj
- angle The London Gazette, 54419, paĝo 1. 7-a de junio 1996.
- angle The London Gazette, 57263, paĝo 1. 19-a de aprilo 2004.
|