Coluccio Salutati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedportreto en biblioteko de Florenco.

Coluccio SALUTATI (n. 16-a de februaro 1331 en Buggiano - m. 4-an de majo 1406 en Florenco)[1] estis grava florenca kanceliero de la 14-a jarcento kaj eminenta klerulo de la frua Renesanco.

Kune kun aliaj kleraj amikoj - inkluzive de Leonardo Bruni, Poggio Bracciolini kaj Niccolò Niccoli - Coluccio Salutati abunde studadis kaj komentis la verkojn de Francesco Petrarca kaj Giovanni Boccaccio. Li en 1397 invitis al Florenco la bizancan scienculon Manuelo Chrysoloras, eminentan profesoron pri la greka lingvo. Studado de la greka lingvo revigliĝis en Italio danke al tio, post pli ol 700 jaroj.

Salutati malkovris grandan parton de la leteraro de Cicerono.

Referencoj