Comiso
El Vikipedio
Comiso [koMIzo] estas komunumo en la provinco Ragusa en Italio, en la suda parto de Sicilio. Ĝi konsistas el la parto (frazioni) Pedalino kaj Quaglio.
En la sicilia lingvo oni nomas la urbon Comisu.
La tereno ĉirkaŭ la komunumo estas fruktodona; oni kultivas olivujojn, migdalujojn, fruktarbojn kaj vinon. Troviĝas spuroj de loĝateco ĝis el la ŝtonepoko.
En 1693 tertremo detruis grandan parton de la regiono; en Comiso restis nur kelkaj kirkoj.
Proksime de Comiso estis aer-bazo de NATO, iam instalita de Mussolini kiel milita aviadilejo "Vincenzo Magliocco" [vinĉEnco maljOko]. Ĝi nun estas nun alikonstruata al civila flughaveno.
Personoj [redakti]
En Comiso naskiĝis
- la kantisto Salvatore Adamo
- la pentristo kaj skulptisto Salvatore Fiume
- la verkisto Gesualdo Bufalino
