Conan la 1-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Conan la Unua de Bretonio
Duko de Bretonio
Regado 990-992
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Morto 27-an de Junio 992
en Conquereuil
Antaŭulo Alano de Bretonio
Idaro Gotfredo la Unua
Judita de Bretonio
Dinastio Familio de Rennes
Patro Juhel Bérenger
Antaŭulo Juhel Bérenger
v  d  r
Information icon.svg

Conan la 1-a dirata la Tort (ĉu la Torda?) (nekonata naskiĝjaro, mortis la 27-an de junio 992 en la batalo de Conquereuil), filo de Juhel Bérenger, grafo de Rennes, estis grafo de Rennes ekde 970 kaj duko de Bretonio de 990 ĝis 992.

Genealogio de Berenger, grafo de Rennes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Conan la 1-a estis la filo de Juhel Bérenger. Post forigo de la kuratoreco de Wicohen, ĉefepiskopo de Dol-de-Bretagne, kiu estis trudita sian suverenecon al lia patro. Conan estis menciita unuafoje kiel « Conanus commes Britanniae » la 16-an de aŭgusto 979 ĉe la kortego de la grafo Eudes de Chartres.

Conan poste konkeris la regionon de Vannes alianciĝinte kun Orscand la Granda, episkopo de Vannes (970-992). La unua kaj venka batalo de Conquereuil kontraŭ Hoël de Nantes en 981 ne ebligis al li trudi sian suverenecon super la graflando de Nantes[1] ĉar li estis grave vundita kaj devis reiri al Rennes, sen profiti pri sia avantaĝo.

Post la malapero de la grafo Guérech de Nantes, li konkeris la graflandon de Nantes en 990 post la morto de ties juna heredanto la grafo Alano kaj estis laŭdire proklamita "duko de Bretonio". En konfirmo de donaco al la abatejo de Monto Sankta-Mikaelo, la 28-an de Julio 990, en ĉeesto de ĉiuj episkopoj de Bretonio, Conan alprenis la titolon de « Princeps Britannorum »[2]. Raoul Glaber, samtempa monaĥo deklaris ke li kronigis sin laŭ la maniero de la reĝoj.

La nova grafo de Anĝevio (Foulques Nerra) timanta lian politikan supreniĝon proklamis sin la defendanto de la interesoj de la familio de Nantes kaj ekbatalis kontraŭ li. Conan la 1-a estis mortigita en la malvenko, en la dua batalo de Conquereuil la 27-an de Junio 992[3].

Conan la 1-a de Bretonio estis entombigita en la abateja preĝejo de la Monto Sankta-Mikaelo, kies bonfaranto li estis.

Edziĝoj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Ermengarde, filino de Gotfredo la 1-a de Anĝevio kaj il havis almenaŭ du gefilojn :

Kvankam neniu alia edzino ne estas konata al li, la tri sekvantaj filoj neniam estis konsiderataj kiel filoj de Ermengarde.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chronique de Nantes Chapitre XLI & Chronique du Mont-Saint-Michel: Anno DCCCCLXXXI
  2. Selon Dom Morise, Tome I col-351 : Sont témoins de cet acte les évêques : Main, archevêque (de Dol) ; Auriscand (de Vannes) ; Constantin ; Oratius de Quimper ; Roaldus (d'Aleth) ; Rethwalatr ; Drescand ; Deotbald, de Rennes ; Hugo, de Nantes .
  3. Chronique de Raoul Glaber : Chapitre III de Conan duc des Bretons et de Foulques comte des Angevins

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]