Cool World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cool World
aktora-movbilda filmo
Originala titolo Cool World
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 jul. 1992, 1 okt. 1992, 18 dec. 1992
Ĝenro fantasta filmo, komedia filmo, agfilmo, krimfilmo
Kameraado John A. Alonzo
Reĝisoro(j) Ralph Bakshi
Produktisto(j) Frank Mancuso, Jr.
Scenaro Michael Grais • Mark Victor
Filmita en Las Vegas Valley
Muziko de Mark Isham
Rolantoj Kim Basinger • Gabriel Byrne • Brad Pitt • Greg Collins • Frank Sinatra Jr. • Deirdre O'Connell • Deirdre O'Connell • Carrie Hamilton • Maurice LaMarche • Charlie Adler • Paul Ben-Victor
Produktinta firmao Rough Draft Studios 
Paramount Pictures
IMDb
vdr

Cool World estas usona animacia komedia trilera filmo de 1992 reĝisorita de Ralph Bakshi kaj verkita de Michael Grais kaj Mark Victor. En ĝi stelulas Kim Basinger, Gabriel Byrne kaj Brad Pitt, kaj ĝi rakontas la historion de kartunisto kiu trovas sin mem en la kartuneca universo, kiun li kredas, ke li kreis, sed ekzistis delonge. En tiu mondo, li estas alllogita de unu el liaj roluloj, "femme fatale" kiu deziras esti homa.

Sekvante la sukceson de Who Framed Roger Rabbit (1988) kaj sian propran profesian reaperon en televido fine de la 1980-aj jaroj, Bakshi planis ĝin kiel realaga animacia hororfilmo. Li portis la ideon al Paramount Pictures, kaj li mem engaĝiĝis por la reĝisorado; ĝi estis lia unua filmo en preskaŭ unu jardeko.

La filmo malsukcesis pri kritiko kaj pri biletvendado, sed iĝis kultofilmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ekzistado de Jack Deebs (Gabriel Byrne), fama desegnisto de la BD Cool World, neatenduta ŝanĝiĝas: ofte, la realo vanuiĝas por transporti lin en universon elirintan el sian imagopovon. Tiukadre, li estas altirita de la rev-estaĵo Holli Would (Kim Basinger), dum la detektivo Franck Harris ([[Brad Pitt[[), same prizonulo de tiu universo delira, ludas tipan rolon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Gabriel Byrne kiel Jack Deebs
  • Brad Pitt kiel Frank Harris
  • Kim Basinger kiel Holli Would
  • Deirdre O'Connell kiel Isabelle Malley
  • Michele Abrams kiel Jennifer Malley, filino de Isabelle
  • Janni Brenn-Lowen kiel Agatha Rose Harris, patrino de Frank
  • Frank Sinatra Jr. kiel si mem

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cool World en la angla Vikipedio.