Cory Doctorow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cory Doctorow ĉe Worldcon 2005 en Glasgow.

Cory DOCTOROW (17-a de julio 1971 en Toronto, Kanadio —) estas kanada verkisto sciencfikcia, bloganto, prelegisto kaj ĵurnalisto. Li subtenas fleksebligon de kopirajtaj leĝoj kaj uzas la Creative Commons-permessistemon por kelkaj verkoj, kaj fikcia kaj malfikcia. Liaj laboro ofte temas pri kontrolado en la socio teknologia kaj la rilato inter homoj kaj teknologio. Li estas laborinta por Electronic Frontier Foundation kaj kiel profesoro vizitanta en la Universitato de Suda Kalifornio.

Fikcio

Down and Out in the Magic Kingdom, la unua romano de Doctorow publikiĝis je januaro en 2003 kaj estis la unua romano publikita kiel Creative Commons-permesa verko. La permesilo rajtigis legantojn disdoni la version ciferecan se ili ne profitis mone kaj ne sur ĝi bazis novajn verkojn. La du verzioj, kaj la papera kaj la cifera, samtempe publikiĝis.

Je marto en 2003, Down and Out in the Magic Kingdom, republikiĝis kun nova permesilo, kiu permesas bazi novajn verkojn sur ĝi (kiel fanfikcio), sed daŭre malpermesas mone profiti. Sekveca rakonteto, nomigita Truncat, publikiĝis je Salon.com je aŭgusto 2003. La aliaj du romanoj de Doctorow uzas samajn permesilojn de Creative Commons, kiuj malpermesas bazi novajn verkon sur ĝi kaj pri ĝi mone profiti, sed permesas disdonadon. Ĉiuj havis kaj ciferan kaj paperan verzion publikitan samtempe.


Eksternaj ligiloj