Counter-Strike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Counter-Strike

Disvolvo Valve Corporation
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro unuapersona pafludo
vdr

Counter-Strike - prononco laŭ sistemo IFA [ˈkaʊntɚˈstraɪk] - estas serio de plur-ludantaj mi-perspektivaj pafaj videoludoj en kiuj teamoj de teroristoj batalas por fari terurajn agojn (ĵetado de bomboj, preno de ostaĝoj, atenco) dum kontraŭteroristoj provas malhelpi ĝin (bombo-maldanĝerigo, ostaĝosavo, eskortmisio). La serio komenciĝis sur la operaciumo Vindozo en 1999 per la publikigo de la unua ludo, Counter-Strike. Ĝi estis komence liberigita kiel modifo por la videoludo Half-Life kiu estis dizajnita de du programistoj antaŭ ol la rajtoj al la intelekta propraĵo estis akiritaj de la firmao Valve, la programistoj kaj produktistoj de Half-Life, kiu tiam turnis Counter-Strike al aparta videoluda produkto.

La origina ludo Counter-Strike estis sekvita de Counter-Strike: Condition Zero, evoluigita de la firmao Turtle Rock Studios kaj publikigita en marto 2004. Antaŭa versio de Condition Zero kiu estis evoluigita de la firmao Ritual Entertainment estis publikigita kune kun ĝi kiel Condition Zero: Deleted Scenes. Ok monatojn poste, la firmao Valve publikigis Counter-Strike: Source, refilmaĵon de la origina Counter-Strike kaj la unua en la serio kiu funkcias per la samjare kreita programilo Source de Valve. La kvara ludo en la ĉefserio, Counter-Strike: Global Offensive, estis publikigita de la firmao Valve en 2012 por la operaciumoj Vindozo, OS X, Xbox 360 kaj PlayStation 3. La programevolua firmao Hidden Path Entertainment, kiu laboris pri Counter-Strike: Source post-release, helpis evoluigi la ludon kune kun la ĉefa firmao Valve.

Estis pluraj triapartaj kromproduktaj titoloj kreitaj precipe por aziaj merkatoj tra la jaroj. Tiuj inkludas la Counter-Strike Online-serion, Counter-Strike Neo kaj Counter-Strike Nexon: Studio.