Csáfordjánosfa
El Vikipedio
Csáfordjánosfa (ĉafordjanoŝfa) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9375
- Telefonkodo: 99
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 240
Situo [redakti]
Csáfordjánosfa estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur rojo Répce. Flankovoje Sárvár, Répcelak kaj Bük estas proksime.
Historio [redakti]
Pli frue romianoj loĝis tie. La unuaj mencioj okazis pri Csáford en 1382 en formo „Chapford”, pri Jánosfa en 1414. En 1939 memstaraj vilaĝoj Répcejánosfa (pli frue nur Jánosfa)kaj Répcecsáford (pli frue nur Csáford) unuiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri agrokultivo.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas romkatolika preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario kaj fraksenoaleo.
Famuloj [redakti]
En Jánosfa naskiĝis teologo Izidor Guzmics.