Csaba Anghi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Anghi
Busto de Csaba Anghi en Miskolc
Busto de Csaba Anghi en Miskolc
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1901 (1901-10-22)
en Budapeŝto
Morto 5-an de oktobro 1982 (1982-10-05) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo zoologo • inĝeniero-agronomo
vdr

Csaba Anghi [ĉaba angi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Anghi Csaba Geyza estis hungara agronomo, zoologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szentmiklósi [sentmiklOŝi].

Busto de Csaba Anghi en Budapeŝto

Csaba Anghi [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1901 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de oktobro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Anghi frekventis kalvinanajn gimnaziojn en Sárospatak kaj en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en agrikultura akademio en 1922, plian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Post siaj studoj li estis asistanto. Inter 1930 kaj 1933 li plulernis en Vieno kaj Lejpcigo helpe de stipendioj, poste li eklaboris en la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto). Inter 1947-1949 li estis katedrestro en la Agrikultura Universitato, poste li establis bredadan esploran instituton en Gödöllő. En 1955 li kandidatiĝis. Inter 1956-1967 li estis bestoĝardenestro en Budapeŝto, foje li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel titulara profesoro. Li ricevis premiojn kvarfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az állattenyésztés általános elvei (Ĝeneralaj principoj de la bredado), (1925)
  • A magyar pásztorkutyák és a külföldi rokonfajták (1936)
  • A juhgyapjú és felhasználása a háziiparban (1944)
  • A házinyúlgerezna termelése és kikészítése (1948)
  • Nyúltenyésztés (Bredado de kunikloj), (1954; 5-a eldono 1970)
  • Új vizsgálati eredmények a karakuljuh tenyészkiválasztásához (1954) - disertaĵo por la kandidatiĝo
  • Az Állatkert alapításának története (1958)
  • Az alkat az állatvilágban (1962)
  • Állatkertről állatkertre (De bestoĝardeno al bestoĝardeno), (1978)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]