Cuacos de Yuste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuacos de Yuste
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10430
Retpaĝaro cuacosdeyuste.es
Politiko
Urbestro Sixto Teno Labrador
Demografio
Loĝantaro 932  (2008)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 5° 43′ U (mapo)40.1044746-5.7240485Koordinatoj: 40° 6′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 590 m [+]
Areo 52,6 km² (5 260 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuacos de Yuste (Hispanio)
Cuacos de Yuste (Hispanio)
DEC

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuacos de Yuste [+]
vdr

Cuacos de Yuste [kuAkos] estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro. La historia kaj arta strataro estas ampleksa kaj centrata grandparte ĉirkaŭ la figuro de la Imperiestro Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de la Sankta Romia Imperio, kiu elektis tiun lokon por retiriĝi post abdiko sur sia filo, Filipo la 2-a pro la hispanaj teritorioj, kaj sur sia frato, Ferdinando la 1-a pro la centreŭropaj teritorioj.

La loĝantoj nomiĝas cuacareños. La censita populacio en 2008 estis 932 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Conquista de la Sierra estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je 117 km de Cáceres, la provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 52.6 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ladskatolo de papriko uzanta la bildon de la Imperiestro Karlo la 5-a

Agrikulturo kaj brutobredado. Produktado de papriko el ruĝa kapsiko, tre populara en tradicia kuirarto de Hispanio kaj fama laŭ la nomo de la komarko, nome "pimentón de la Vera". Turismo pro belegaj naturaj kaj historia lokoj en la ĉirkaŭaĵoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa loko estas la Monaĥejo de Yuste kie la Imperiestro Karlo la 5-a retiriĝis post abdiko kaj kie loĝis iom pli da unu jaro antaŭ sia morto. Ĝi estas je kelkaj km for de la vilaĝo en belega natura areo en montarbaro.

La sidejo de la Mancomunidad Intermunicipal de La Vera (Municiparo) estas tipa konstruaĵo ankaŭ ligata al la vivo de la imperiestro ĉar laŭ la legendo tie naskiĝis kaj kreskis la natura filo de la Imperiestro, populare konata kiel Jeromín, sed historie konata kiel Don Juan de Austria, generalo kaj admiralo kiu kun la floto de sia duonfrato la reĝo Filipo la 2-a kaj de la veneciaj, papaj kaj ĝenovaj ŝiparoj, sukcesis en la batalo de Lepanto kontraŭ turkoj.

Aliaj interesaj monumentoj estas la Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, kie elstaras la sakristio, verko de la 16a jarcento. Ankaŭ la Domo de Don Juan de Aŭstrio, la Ermitejo de la Soleco, la Ermitejo de Sankta Ana, la Placo kaj ties portikaro, la Verda Kruco, la blazondomoj kaj la fontoj. Belega tipa kvartalo.

Ekster la vilaĝo kaj survoje al la monaĥejo de Yuste troviĝas la Germana Tombejo de Cuacos de Yuste, kien oni translokigis la kadavrojn de la germanaj militistoj de la Unua Mondmilito kaj de la Dua Mondmilito kiu atingis la marbordojn aŭ terojn hispanaj pro vrakoj aŭ falo de aviadiloj.