Cuautitlán Izcalli (komunumo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cuautitlán Izcalli estas komunumo en la meksika provinco Estado de México. La ĉefurbo de la komunumo estas Cuautitlán Izcalli.

Enhavo

[redakti] Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la Inegi) 498.021 loĝantojn, el tiuj 242.798 viroj kaj 255.223 virinoj. Laŭ la loĝantaro la komunumo okupas la kvaran lokon en la Ŝtato de Meksiko kaj la 587-a lokon en la nacia komparo. La komunumo havas surfacon de 109,9 kvadratkilometroj kaj situas je 2200 metroj super la marnivelo. La kvanto de precipitaĵo estas 1.000,0 milimetroj.

La geografia koordinatoj de la komunumo estas 19° 18′ norda latitudo kaj 100° 9′ okcidenta longitudo.

[redakti] Loĝantaro

Laŭ la nombrado en 1995 en la komunumo vivas 2344 loĝantoj kiuj parolas indiĝenan lingvon. Tiuj grupoj venis de la Ŝtato de Meksiko kaj de la respubliko, ĉefe de Oaxaca kaj Chiapas, serĉante laboreblecojn. Laŭ la nombrado en 2005 temis pri 3107 personoj kiuj parolas indiĝenan lingvon. La plej ofta religio estas la katolikoj (92,8 %).

[redakti] Partnera komunumo

Partnerkomunumo de Cuautitlán Izcalli estas Diez de Octubre en Kubo.

[redakti] Ekstera Ligo

http://www.e-local.gob.mx/work/templates/enciclo/mexico/mpios/15121a.htm

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj